has gloss | epo: Istmo de Djimeŝo (rumane: Pasul Ghimeş-Palanca) estas istmo en Rumanio en Orientaj Karpatoj, kiu el Baseno de Ĉiko kondukas tra la valo Tatroŝo al Moldovo en alteco de 1006 m super marnivelo. Unu el la fervojlinioj, kiuj transiras la montojn, estas tie. En la terkolo, kiu estas proksimume en 30 km. longa kaj kelkcent metroj larĝa, kaj en la valoj de riveretoj kuŝas tri komunumoj: Lunca de Sus, Lunca de Jos kaj Ghimeş-Făget. La loĝdomoj situas en disŝutitaj grupoj. Ĝia loĝantaro plejparte estas hungaro nomata ĝimeŝaj ĉangoj. Ili vivtenas sin precipe per bredado kaj arbarproduktado pro manko de plugkampo. Ilia popolkulturo pro izoliteco estas pli arkaika kontraŭ de tiu de sikuloj en la Baseno de Ĉiko. |